Meleagros
FOR DE MI


Ĉion scias mi, ĵurrompe malfidela lascivulino,
      vin perfidas mirha suko, kiu gutas el la harar',
vin perfidas la vizaĝo nedorminta, ombraj okuloj,
      kaj florkrono sur la kapo kun la enplektita ruband'.
Ĵus distaŭzis man' senbrida tiel hirtaj al vi la buklojn,
      la piedoj ŝanceliĝas pro l' senmikse suĉita vin'.
For de mi, publikulino! Vin reatendas kordsonoro
      de l' orgio kaj tintiloj brue batataj. For de mi!